Jdi na obsah Jdi na menu

Averaĝaj monataj pensioj en Eŭropa Unio laŭ Landoj

7. 5. 2014

Jan Pospíšil

La temo en ĉi artikoleto estas en Facebook ofte diskutata. Legu kaj komparu. La konscio pri la riĉeco kaj malriĉeco de la Eŭropaj civitanoj povas vin gvidi al la penso pri la ekonomia mal-egaleco kaj mal-libereco de la Eŭropaj nacioj. Tiuj numeroj povas al vi helpi kompreni, kial iuj membroj de IKUE kaj de KELI ne povas partopreni ĉiujn Bibliajn Tagojn, kaj ekumenajn kongresojn, kiuj estas organizataj.

La sumoj en eŭroj estis validaj kiel monataj enspezoj de Eŭropaj pensiuloj en Eŭropa Unio komence de la jaro 2013. Tiutempe mi estis decidinta transloĝiĝi al Brazilo, kie la meza salajro de universitate edukita (kaj laboranta) homo estis 800 brazilaj realoj, kio egalas al miaj 400 eŭroj de la pensio en Eŭropo.

Skandale estas, ke tiu homoj, kiuj laboris por EU ricevas 9.000 EUR (naŭ mil eŭrojn per monato) kiel la monatan (eĉ ne imposteblan?) pension.

Trovu vian landon, kaj kontrolu vian mezan pension. Vi estos surprizita.

En Ĉeĥio validas en mezo de la jaro 2014:

meza salajro 24.000 CZK = 960 EUR

meza pensio 14.000 CZK = 560 EUR

En Ĉeĥio ankaŭ validas, ke 80% de la laboranta loĝantaro havas la monatan salajron malpli altan ol estas la averaĝa, kaj 80% de la ĉeĥaj pensiuloj ankaŭ ne atingas la averaĝan pension.

Kiaj estas viaj spertoj, karaj gefratoj?

Skribu, mi petas, viajn spertojn sube ĉe KOMENTÁŘE.

bildo 1

 

1.averagxaj-pensioj-en-eunio.jpg

bildo 2

 

 

2.averagxaj-pensioj-lau-landoj.jpg

bildo 3

 

 

3.averagxaj-pensioj-lau-euroj.jpg

Se vi volas studi la numerojn, klaku al la bildo, por vidi pli GRANDAN bildon.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Jan Josef - Slovakoj kiuj loĝas dum 5 jaroj en Aŭstrio ricevas la aŭstrian pension

16. 5. 2014 17:20

Hodiaŭ mi trovis aktualigajn sumojn por Slovakio 2014 (en la artikolo supre temis pri la sumoj validajn fine de 2012) kaj Aŭstrio en ĉeĥ-lingva artikolo.
http://zpravy.idnes.cz/rakousko-duchody-slovensko-dpb-/zahranicni.aspx?c=A140516_145459_zahranicni_pul
Temas pri tio, ke Slovakoj, kiuj loĝas proksime al la land-limoj kun Aŭstrio, kiuj transloĝiĝas de Slovakio al Aŭstrio por daŭre loĝi tie, post la atingo de la pensia aĝo (nun 62,5 de jar-aĝo) sur la aŭstria teritorio, la Aŭstria ŝtato aldonas al ilia slovak-bazita pensio minimuman sumon. Tiel slovako pensiulo nericevas siajn 400 eur el Slovakio (=11.000 czk), sed proks. 836 eur de Aŭstrio.
Tamen la meza pensio en Aŭstrio estis en 2012 la meza 1026 EUR, sed la minimuma 836 EUR estas ja duobla, ol slovako ricevus en Slovakio. Mi ricevas 400 EUR de mia pensio en Ĉeĥio, do mi demandas, ĉu la rilatoj en la Eŭropa Unio estas tiom bonaj, ke se mi transloĝiĝus al Aŭstrio kaj loĝus tie dum 5 jaroj, ĉu mi ricevus ankaŭ tian pension? Sed mi estas jam en la pensio, por mi tio ne validas. Sed ja, se ni devus estis egalrajtaj civitanoj de Eŭropo, tiam ni devus havi la samajn saljrojn kaj la samajn pensiojn por la sama laboro. Alikaze la diferencaj salajroj kaj diferencaj pensioj ene de Eŭropa Unio estas maljuste. Kiu konsentas? Skribu la komentojn, mi petas.