Jdi na obsah Jdi na menu

Kristana aŭtobiografio de Joel

2. 7. 2014

Mi estas ĝoja trovi oportunon sin prezenti al vi: Mi nomiĝas Joel MUHIRE filo de Reverendo-pastoro NDAZIBONEYE kaj estas 24 jara. Mi estas la 4-a filo el granda familio de 12 membroj loĝantaj en civito Kiwanja en distrikto Rutshuru / DR Kongo.

Kiam mi naskiĝis (en Julio 1989) mia patro Rev. Pastoro Ndaziboneye Salomon estis studanta teologion en Ruanguba en komunumo baptista kaj en 1992 li ekpastoris preĝejojn ĝis nun.

Malgraŭ trafiĝo de multaj malfacilaĵoj inkluzive de perdo de domposedaĵoj, malriĉeco kaj intermita milito oriente de DRK (precipe en Rutshuru), mi ne malekvilibriĝis en mia fido. Ja Dio ĉiopovulo savas nin el ĉia malfacilaĵo!

Mi baptiĝis la 24an de Januaro 2009 de Reverendo-Pastoro Rushoke Maniragaba. Nun mi servas kiel kantisto en nia preĝejo, mi ankaŭ trumpetludas!

Mi nek perlaboras nek studas universitaton, tamen mi preferus studi kaj biblion kaj universitaton.

Mi esperantiĝis en 2008 de s-ro Honore Sebuhoro kaj nun ĝojas fierege esti posedanto de Esperanto. Tial nuntempe verve mi laboras por ĝi. Apartajn dankojn al Dio kiu inspiri la ideon en Zamenhof-n por krei ĝin. Mi dankas al L.L. Zamenhof ĝia kreinto kaj s-ro H. Sebuhoro kiu adoptigis ĝin al mi.

www.maklerejo.de/?Korespondado_joel
www.maklerejo.de/?Muziko_Muziko_el_Rutshuru%2FDRKongo.
www.facebook.com/joel.muhire

Via kristana frato Joelo.

Nia frato Joelo okaze de sia naskiĝ-tago hieraŭ (22.7.1989) li aldonis en sia Fejsbuka profilo novan foton:

  gratulon al vi, frato Joelo!

legu ankaŭ:

http://per.esocom.de/korespondado.html

 

Saluton kara, mi estas Joel Muhire, 24 jara el Rutshuru / Kongo DR apud la landlimo kun Ugando.
Miaj hobioj: naturo, muziko, Korespondado, religio, legaĵo kaj vojaĝo.
Mi ŝatas korespondi kun vi, do nepre skribu al mi.
Rete:
muhire.joel@yahoo.fr kaj espmuhire@gmail.com
PO BOX 08 UG, BUNAGANA-KISORO/UGANDO.

 

pri Esperanto-aktivecoj de Joelo en Kongo legu en Afrika Solidareco

http://sudo.pireneoj.free.fr/insuleto/BultenoAfSolidareco.aprilo2010.pdf

 

http://maklerejo.de/?Korespondado___Joel

http://maklerejo.de/?Muziko___Muziko_el_Rutshuru%2FDRKongo

 

Aldono de Joel la 5-an de Aŭgusto 2014:

KIEL MI ESPERANTIĜIS?
====================
En marto 2008, miaj du grandaj fratoj vizitis s-ron Honoré
Sebuhoro(honsebn@gmail.com), kiu en la interparolado parolis al ili pri
la Internacia lingvo E-on ke ĝi estas amikega ĉies posedaĵo celanta
egalrajtigi ĉiujn lingvojn, ĉiujn homojn de l' mondo je uzo de siaj
propraj lingvoj. Reveninte hejmen ili informis tion al mi kaj
entuziasmo mia grandiĝi, ke en almenaŭ unu semajno ni ekparolu e-nte!

Mi komencis iroreire piediri 10 km ĉiudimanĉe posttagmeze(de kiwanja
al Rutshuru-centro ). Kia estas facila Esperanto! Tio kuraĝigis nin
plu lerni ĝin. En 2009, ni finlernis E-kursaron pri  programo de sro
Hubert Ferez kaj

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář