Jdi na obsah Jdi na menu

Kristana aŭtobiografio de Jingen

10. 5. 2014

季银庚, Ji Yingeng [prononcu: Ĝi Jingen]

Mia kristana aŭtobiografieto
Mi ek-mem-lernas Esperanton ekde la somero de 1978. Mi partoprenis la Unuan Azian kaj Pacifikan Kongreson de Esperanto en Qingdao en 1992, sukcesis en la Mezgrada ekzameno de ILEI/UEA kaj ekkonis maljunulinon el Aŭstralio, kiu estas kristanino, dum la Kongreso. Reveninte al Aŭstralio, ŝi sendis al mi la libron LA SANKTA BIBLIO. Ĝin mi atente tralegis kaj trapasis la ekzamenon kun la poentoj 96. Ekde tiam mi ofte legadas en la Biblio en la ĉina en preĝejoj kaj hejme. En 1995 la patro de tiama ĝenerala konsulo de Britio en Ŝanhao venis al Ŝanhajo kaj li donis al mi la libron HOLY BIBLE, kiun mi ankaŭ atente tralegis. Krome miaj edzino kaj filo, kiu lernadis en Britio kvar jarojn kaj revenis al Ŝanhao pasintjare, ambaŭ estas piaj ge-kristanoj. Ni kune legas en la Biblio kaj kantas kantojn el Adoru en la ĉina en posttagmezo de ĉiu ĵaŭdo kaj tuta dimanĉo kune kun aliaj en preĝejoj krom la posttagmezo de la lasta dimanĉo ĉiumonate, en kiu ni kune partoprenas la Esperanto-aktiveco en la Esperanto-salono sub la Ŝanhaja Esperanto-Asocio.


la-foto-de-frato-cin.jpg

 mi, Jingen (kun okulvitroj) kun la edzino, kaj la filo (staranta) en Ŝanhajo

 

Mia edzino estis baptita en 2002 kaj mia filo estis baptita en 2009, ili ambaŭ ne havas kristanan nomon. Bedaŭrinde, ĝis nun mi ankoraŭ ne estas baptita, sed baldaŭ, mi kredas." Nia familia nomo estas Ĝi. Per angla transskribo mia nomo estas Yingeng Ji, en Esperanto Jingen Ĝi.


via frato Jingeno


ret-mesaĝo:

de  :     季银庚 <yingengji@163.com>
al  :     Jan Josef Pospíšil <ingjanpospisil@gmail.com>
dato:     27-a Julio 2014 je la 15:51 de Mez-Europa Somera Tempo

Frato, Saluton!
Hodiau mi estis baptita.
                          Jingeno


2 fotoj



Fotoj de Ĉinio la 29-an de aŭgusto 2014

http://juanjoserapido.rajce.idnes.cz/fotografie_z_Ciny_29.8.2014/

 


 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář