Jdi na obsah Jdi na menu

Viro kaj virino - kiom admirinde ili komplementas!

22. 5. 2014

VIRO KAJ VIRINO, KIOM ILI ADMIRINDE KOMPLEMENTAS UNU LA ALIAN

kristanino Christa Meves: el la germana > al la ĉeĥa > al Esperanto

 

Novaj esploroj de hormonoj pri la specifecoj de seksoj. (la latinaj terminoj estas skribitaj blue)
Politiko starigas ĉiujn ŝaltilojn al la direkto, ke la seksoj estas tute egalaj kaj identaj. Sed science estas tio ĉi tute neteneble, kiel montras ideologie nepezigitaj enketoj de la lasta tempo.
Ĉu
eblas haltigi la trajnon de socio, kiu post malbona opcio de la ŝaltiloj, jam dum 30 jaroj iras en la malĝusta direkto? Aŭ alivorte: Kiel ni povas forpreni la negativajn konsekvencojn, kiuj
dume okazis, kiel rezulto de
la genra ideologio pri egaleco de seksoj?
 
Unu afero estas nediskutebla. Eĉ se la falsaj instruoj, kiujn dum generacioj oni instruas en la lernejo, kiom ajn obstinaj, estos neeble konstante subpremi tion, ke la esplorado de hormonoj kontraŭ ĉia ĉi ideologia bruego starigis klaran baraĵon. Ekde la 90-aj jaroj sciencistoj ĉirkaŭ la mondo esploras kaj ĉiutage trovas fundamentajn diferencojn inter la viraj kaj virinaj cerboj.

 

 

muz_a_zena_meves_christa_pr_best10_beadad0682.jpg

 

 

Jam en la strukturo estas enormaj diferencoj, sed estas pli en la reagoj kaj kondutoj , kiuj sekvas el tio. Kaj tiuj diferencoj povas esti detektitaj ne nur en plenkreskeco.

 

Jam en la antaŭnaska stato evoluas signifaj diferencoj inter la cerboj de viroj kaj virinoj, sub la influo de la seksaj hormonoj, testosterono kaj estrogeno, kiuj levas kelkajn horojn post naskiĝo en infanoj malsaman konduton de masklo kaj ino, kiel pruvite de multnombraj studoj.

 

Eĉ reciprokeco, la interagado de gepatroj dum edukado de infanoj povas esti demonstraciita surbaze de seksaj hormonoj, testosterono ĉe viroj, kaj oestrogeno ĉe virinoj Pubescenta hormona impulso plifortigas refoje tipajn, en la cerbo ankritajn sekso-diferencojn ĉe viro kaj virino.

 


 

Krom generado validas malegaleco inter viro kaj virino tre signife dum komuna gepatreco. Tio estas tiel, kiel ke la malsamaj propraĵoj de la patro kaj patrino estas precize alĝustigitaj, ili estas tiom specifa teamo, por ke iliaj ecoj estu signifoplene komplementaj.

 

 

La esploristino de hormonoj Lou-Ann Brizendine atribuis malsamajn kvalitojn de viroj kaj de virinoj al diversaj cerbo-areoj de ĉiu sekso. Do cingularis-kortekso - ŝi nomas ĝin la zorgo-centro - estas pli granda ĉe la virinoj, ol ĉe la viroj, tiel kiel la insula, la areo de kompleksaj sentoj. Ĉe viroj estas pli granda amigdalo. La hipofizo-glando, laŭ la statistikoj ŝajnas esti pli granda ĉe virinoj. Tio ĉio ĉi  kaŭzas signifoplenan inter-agadon de gepatraj agadoj en la edukado de infanoj. Per la testosterono kondiĉita pli forta muskola ekipo de viroj, faras ilin eĉ pli kapabla defendi sian familion.

Virinoj, male pli klare aŭdas, estas pli atentaj, ofte pli paciencaj, pli sentemaj tra la haŭto, kaj per tio pli teneraj, pli sentemaj al movado kaj ankaŭ la percepto de rapido estas pli forta ĉe ili. Virinoj estas pli parolemaj ol viroj. Ĉu tio havas iun specialan signifon? Ilia elokvento estas grava ĉar, precipe al patrino estas atribuita la rolo peri la gepatran lingvon jam al la bebo. Ĉu ne estas ĝuste la Wernicke-areo, kiu influas la elokventon, pli granda ĉe virinoj, ol ĉe viroj?

Viroj havas, krom la imago-teknika talento, ankaŭ pli grandan kapablon direkti celkonscian pensadon. Al ili apartenas prefere la gvida rolo, tiel ili ofte pli forte akceptigas limojn kaj limigojn. La interagado inter la tonsilo (amygdala) kaj kortekso tion permesas, diras la esploristoj.

Jam la fakto mem de pli brila voĉo ĉe virino, kaj la malpli alta voĉo ĉe viro, povas esti komprenata kiel signifoplena estas la seksa diferencigo en la eduko de infanoj. Milda voĉo povas pli bone karesi, malalta voĉo povas averti kontraŭ danĝeraj situacioj kaj protekti la familion kontraŭ malamiko.

Plene sinkrona kaj akurate la sama maniero de traktado de patro kaj de patrino kun la infanoj - la interŝanĝo de roloj - tute ne estas proporcia al la naturo. Ĝi estas iom fantazia ideologio, kiu dekumas la patrinecan rolon, kaj pro tio ĝi estas pli aŭ malpli sen-efika.

 

Male, la hormonoj kaj pere de la kondiĉite bazitaj cerboj de viroj kaj virinoj montras, ke gepatroj havas la reciproke komplementan efekton, kiu estas sekve tre sukcesa dumeduikado de la infanoj. Kaj ĉar ĉi tio estas tiom grava, estas la cerboj de viroj kaj virinoj jam en la antaŭnaska periodo alie formitaj, por poste en la inter-agado dum la gepatreco. Kaj ĝuste tion ĉi volas la Gender- kaj la Mainstreaming- ideologioj "forigi de niaj kapoj"?

Lou-Ann Brizendine diras: "Unu-seksa cerbo ne ekzistas. Knabinoj estas strukturitaj kiel knabinoj, kaj knaboj ekde la komenco kiel knaboj. Iliaj cerboj estas jam ĉe naskiĝo estas malsamaj, kaj de tiu ĉi cerbo eliras impulsoj, ideoj kaj la tuta percepto de realeco."

Tial estas ne eble, por atingi edukan sukceson per ideologie fantazie elpensiataj konceptoj, prenitajn el nenio. En la familia situacio estas la ekzisto de la patro tiel signifa, eĉ postulata, same kiel per la oestrogeno pelata la funkcio por nutri la bebon. Virojn pelas la hormonoj al aliaj aktivecoj: la patro zorgas pri certigado de la pano kaj loĝigado de la familio.

 

Nature ankaŭ la viro povas al la infanoj ŝanĝi la pisitajn vindo-tukojn, kaj karesi ilin en siaj brakoj, sed ne havas tiun kapablon spontanee. Li povas tion lerni, sed ne kun la sama sentemo kiel patrino. Kiam oni anstataŭas la lakton por la bebo, kaj nutras ĝin el botelo, ĝi estas evidenta. Sed infan-kuracistoj ĉirkaŭ la mondo estas konvinkitaj, por la bebo estas la patrina lakto la optimuma formo de nutrado, kiu sekure malhelpas diversajn malsanojn.

 

Al kiu estas tio ĉi klare, tiu devus scii, ke la grandega moderna klopodo akceptigi al viro pli grandan porcion por la familio de la ĉiutaga vivo, tio devas bankroti kaj kolapsi. Viroj konsideras ĉi tion enuo, kaj ili ne eltenos tion longe, ne ​​ĉar ili estus pigraj, kaj ne volas elĉerpi sin, kiel kulpigas ilin iliaj edzinoj, sed simple tiel, ĉar ili ne havas por tio nature la talenton. Ili ankaŭ malpli pretas adaptiĝi, ol kapablas virinoj, kaj estas do malpli kapablaj montri eksterordinaran paciencon.

Kiam ni tiel imagas la tutan gamon de signifaj diferencoj inter viroj kaj virinoj, kiuj rezultas en malsamaj superrego je la instruado, estos klare al ni, kiom necese estas reciproka kompreno, kaj kiom necesa estas por fine forlasi la ideologion, kiu postulas egalecon de ambaŭ seksoj. Se ni volas helpi la familion, estas necese permesi ĝin, por ke aplikiĝu la malsamaj talentoj de la gepatroj, kiuj havas multe pli da sukceso, ol artefarite enkondukitaj kaj aplikitaj postuloj de la sama longeco de tempo dediĉita al la infanoj.

La sukceso pruvita per la rezultoj de la esploro, devus al ni ankaŭ klarigi, ke tiun ĉi novan informon ni bezonas senkondiĉe ankaŭ en lernejoj, por ebligi al la gepatroj por praktiki siajn specifajn propraĵoj kaj forigi la kontraŭdirojn, kiuj estas kaŭzitaj per la ideologia konfuzo, kun kiu ni devas diri adiaŭ.

Ge-patra tasko hodiaŭ postulas altan gradon de viglado, do necesas, ke la gepara paro longtempe ne estu tedita de tiaj formoj de konduto, kiun la paro ne povas permesi al si, ĉar ĝi ne estas adekvate ekipita per la hormonoj. Tio poste kondukas al stato de malkontento, reciprokaj riproĉoj kaj plendoj.


Tro malproksimen iris la trajnoj post malbona alĝustigo de la ŝaltiloj, kaj ofte elreliĝis aŭ finis sur la danĝera blinda relo. La ideologio de seksa egaleco rompas la geedzecon. La vojo al nova komenco estos laboriga kaj streĉa. Ni devas aliri ĝin per realisma konstrua sinteno, apogante sin je la diverseco de la Kreinto, kiu permesas al viro kaj al virino komplementecon kaj aplikadon de diversaj talentoj ankaŭ en lernejoj, kiuj respektas la malsamajn talentojn de knaboj kaj knabinoj. Ĉi tio respondas al la kristana bildo de homo kaj povas alporti benojn al ĉiuj, viroj kaj virinoj, pro iliaj komplementeco estas la fundamento de ilia feliĉa vivo kune.

 

 

 

 

 

 

 


Vision 2000 - 2 /2010

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář